Esperanto kaj Bretonlingvo, sama batalo!

Publié le par DesVeys

  Jen tio ke nia vic-prezidantino memorigis post la forpaso de Per Denez grava defendanto de la bretonlingvo

  "En Ouest-France datumita de la 1a de auxgusto 2011, mi malgxoje eksciis la forpason de Per Denez, unu el la cxefaj renovigantoj de la bretonlingvo.

  Mi dezirus omagxi ne nur bretonan aktivulon sed ankaux la homon kompreneman por cxiuj kulturoj. Kiam mi logxis en Quimper, kie mi kreis kurson pri esperanta lingvo, mi plurfoje renkontis lin. Tiam li klarigis al mi ke li lernis esperanton por atingi verkojn pri pola kaj uzbeka literaturo tradukitaj ne france sed esperante. Kiam li estris la fakon de keltaj studoj en  Universitato de Rennes 2, li  organizis tie esperantan kurson kiu funkciis dum pluraj jaroj.

  En la revuo HOR YEZH li regule publikigis artikolojn pri esperanto. Finfine sekvante la kurso pri esperanto per bretonlingvo , fare de Merwen Runpaot "Komprenit an esperanteg" eldonita dum 1993 de HOR YEZH, la metodo de Per Denez por instrui bretonan lingvon okazigis tradukon al esperanto eldonita de HOR YEZH dum 1997:" Brezonheg buan hag aes*** la bretona lingvo rapide kaj facile".

  En tiu sama numero de Ouest-France, mi legas intervjuon de Stéphane Kessel, verkisto de "Indignu". Mi sxatus precizi ke tiu libro estis esperante tradukita kaj ke tiu traduko estas libere kaj rete disponebla laux la konsento de la verkisto.Tio estas aparte trovebla sur la T.T.T.ejo de Esperanto-Vannes:

 http//www.esperantovannes.fr

  La tutmonda esperanta kongreso, kun 1458 partoprenantoj el 66 landoj jxus okazis en Kopenhago de la 23a gxis la 30a de julio. Temis pri "Dialogo kaj Interkompreno". La tutmonda kongreso 2012 okazos en Hanojo (Vietnamio).

  Per Denez tutez komprenis la utilecon de la esperanta lingvo por transdoni la humanismajn valorojn kaj igi atingeblajn cixujn kulturojn. Suficxas politika volo por ke gxi estu  instruita grandskale en lernejoj kiel lingvo de la neuxtrala kaj justa komunikado en Euxropo kaj en mondo. 

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article