Du tagoj "Eltrovo de Esperanto en la Morbihana Golfo"

Publié le par DesVeys

  1. Cxi tiu somero 2018, nia klubo denove proponis du tagojn "Eltrovo de Esperanto en la Morbihana Golfo".La unua tago okazis la 22an de julio kun 7 partoprenantoj. Post rapida prezento de la internacia lingvo "Esperanto", de gxia kreanto kiu estas doctoro LL Zamenhof, la sxipo eliris el haveneto Le Logeo je la 14an 40 tuj norden. Kiel kutime la sxipo cirkaùxiris la insulon de la monakoj sed dum dua parto de tiu navigado okazis io neatendita.: tra la radio VHF aùdigxis alvoko fare de CROSS por  helpado de sxipeto kiu paneis norden de la insulo "Creizig". Do ,ni devojigxis gxis tiu loko sed kiam ni alproksimigxis de tiu sxipeto gxia respondeculo  diris ke li jam atendis alian sxipeton!. Do ni faris tiun devojon tute vane...Tamen niaj partoprenantoj gxuis la neatenditan eventeton. 
  2. La dua tago okazis la 7a de auxgusto kun ankaux 7 volontuloj kies 3 estis jam konvinkitaj esperantistoj el la klubo de Vannes! Do mi iom transdonis miajn klarigojn pri "Esperanto" al Ewa kiu bone elturnigxis dum la tutan vojagxon kiam mi nur zorgis pri la kondukto de la sxipo. Fine de la posttagmezo, ni albordigxis al la kajo de Le Logeo kiel antauxvidite.
  3. Konkludo: tiuj du momentoj estis bone apreziitaj de la vojagxantoj sed eble pli dank'al la promenadon ol al la intereso al la lingvo mem...

 

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article