La Domo de la Cidro (senpaga traduko de turistika gvidfolio)

Publié le par DesVeys

Situata proksime de la Saint-Armela vojgiro,

La Domo de la Cidro proponas al vi viziton en aŭtentika kadro por eltrovi la tradician fabrikadon de cidro. El prapatraj kamparanaj metodoj ĝis modernaj teknikoj de la nuna cidrofabriko.

   De la floro ĝis la pomo.

La pomarbejo por cidro.

Promenante tra la pomarbejo, vi ekvidos plurajn dekojn da tradiciaj varioj de cidropomoj kun iliaj apartaĵoj.

 


Gestoj eltrovidaj.

En nia projekciejo, dudek minutaj filmo mergos vin en mirindan kaj prapatran universon de cidristoj.

 


Eltrovi kaj kompreni.

  La vizito komencas per ekspozicio pri la pomo, la polenado kaj la ĉefa rolo de abeloj (vivanta abelujo). Poste , trairante la farmodoma korto, vi eltrovos esceptan aron de iloj kaj de malnovaj maŝinoj uzitaj por la fabrikado de cidro kaj brando per distilado.

  En ĉiu loko, aŭdkomento estas disponebla.

 


Infana irado.

  Por la plej malgrandaj infanoj estas irado por eltrovi la etapojn de la fabrikado de la pomsuko.

 


Le Saint- Armel

Aŭtentika cidro.

  Ĝi estas farita el strikta selekto de nia pomarbejo.

 Kiam la pomoj estas maturaj (t.e.kiam ili si mem falas), ili estas kolektitaj, plenaere stokitaj, dum kelkaj tagoj. Poste ili estas apartigitaj, lavitaj, degutigitaj, pistitaj kaj premitaj por finfine obteni la sukon.

  Stokita en kuvo klimatizita je 8°C, tiu suko fermentiĝis dum kelkaj monatoj plisubtiligante siajn aromojn por finfine iĝi ekvilibra cidro.

   Tre seka, fruktogusta aŭ dolĉa, ĝi estas vendita en la butiko.

 


GUSTUMADO.

Fine de vizito, gustumado de cidro aŭ de hejma pomsuko estas proponata al vi. La Domo de la cidro Proponas al vi siajn produktojn:

-Farma cidro.

-Pomsuko.

-Ŝauma pomsuko.

-"Royal Guillevic", cidro konsilata por viaj aperitivoj (nur elaborita kun nurunua pomo: "La Guillevic"

-Ankaŭ diversajn produktojn el bretona grundo (mielo, Saint-Armel salo, cidra vinagro,pomalkoholaĵo, brando, medo)

 

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :

Commenter cet article