L'abbatiale de Saint Gildas de Rhuys (présentation)
Laŭ plena romanika stilo malofta en Bretonio, la abata preĝejo de « Sankta Gildas » datumas de la XIa jarcento rilate siajn plej malnovajn partojn.
Oficiale deklarita historia monumento je 1840, ĝi estas konstruita laŭ la modelo de tiu de « Saint Benoit sur Loire ».
Ekmalkovri ĝin estas komenci neordinaran vojaĝon tra la tempo.
Vi estas ekstere
Eblas rimarki al la absido :
●ŝtonoj aranĝitaj kiel filikajn foliojn.
●skulptitaj ŝtonoj :
♦ Urso (simbolo de la arbaroj kiuj kovris la landon ?)
♦ Personulo kiu portas aĵon (akilon ?)
♦ Du rajdantoj kiuj ekbatalas (unu el du : Geoffrey ?)
♦ Gargojloj aŭ strangaj kapoj.
Kaj nun eniru
Romanikaj ĥorejo, absido, ambulatorio, transepto (XIa-XIIa) kontrastas kun la navo rekonstruita je XVIIIa jarcento.
■ En la eniro
♦ Vi observas du sanktakvujojn el skulptitaj ŝtonoj : malnovajn romanikajn
kapitelojn devenantaj de la kolonaro kiu subtenis la duoncirklan volbon de la navo.
♦ Dekstre de la eniro, masiva ŝtuparo konduktis en monaĥajn loĝejojn.
■ Norda transepto.
♦ Du sepultaj niĉoj sub kiuj kuŝas tomboj de « Felix » (dank’al kiu estas konstruita la romanika ĥorejo de la XIa kaj XIIa jarcentoj) kaj de « Rioc » (akompananto de Goustan.)
♦ Vota velŝipo (ses metrojn alta, kvar metrojn longa)
♦ Relikvujo, statuo kaj tombo de « Sankta Goustan » (patrono de la paroĥo, disĉiplo de « Sankta Félix »
■ Ambulatorio