La duoninsulo el Rhuys

Publié le par DesVeys

Dum somero 1996 mi vere malkovris tiun duoninsulon kun tiel vidindaĵojn kiel la enirejon de la Morbihana Golfo, liajn multajn insulojn, kiuj, laŭ la legendo, devenas de la larmoj de la feinoj de la arbaro de Broceliande, la du havenetoj de Le Loĵo kaj de St Jako kaj multajn aliajn lokojn kiujn, nun, mi deziras pli priskribi al vi. Sekvu min : ek al la malkovro de tiu mirinda loko !…

Tiu duoninsulo estas lokita inter la Morbihana Golfo kaj la Atlantika Oceano kaj, de tiu situo, profitas de mikroklimato kiu similas al tiu de la Ponantaj Insuloj : varmaj, sunaj someroj kaj dolĉaj, sufiĉe sekaj vintroj… laǔ la asertoj kiuj oni trovas en certaj geografiaj libroj !...

Ni iru tuj ĝis la ekstremaĵo de tiu duoninsulo per la ĉefa vojo kaj atingu Port Navalo. Tie estas unu el la plej belaj vidindaĵoj de la duoninsulo : la enirejo (kaj la elirejo) de la Golfo. 800 metroj larĝa, 30 metroj profunda, fronte de la kabeto de Kerpenhir, tie, la maro estas preskaǔ neniam trankvila. Vi juĝu : tie, dufojoj tage la maro enfluas (kaj defluas) milionojn kaj milionojn da kubaj metroj da akvo kiuj generas, ĉefe dum meztajdo, imponajn kirliĝojn kiuj kapablas devojiĝi ŝipojn 10 metroj longaj : maristoj estu atentemaj ! De tie vi malkovru ankaǔ la riveron de Auray kaj dekstre, la sonorilturon de Baden, la insuletojn Granda Huernig, Malgranda Huernig, Renaud, Granda Vezy, Malgranda Vezy kaj Longa Insulo (mi parolos pri tiu-ĉi lasta poste). Eble vi rimarkos altan, sveltan, blankan piramidon sur la insuleto Malgranda Vezy. Tiu konstruaĵo helpas la maristojn eniri en la Golfo : kiam ili alliniigas ĝin kun la sonorilturo de Baden, ili estas certaj eneri la Golfon sen danĝero. Se ni sinturnas pli dekstren ni ekvidas la havenon de Port Navalo malantaǔe de longa ĝeto kiu protektas la plezurŝipojn de okcidentaj ventoj. Nun ni povas piediri ĝis la pinto de Bilgroix fine de kiu staras statuo de Sankta Ana (patrino de Virgulino Maria). Dekstre de ni estas la bela strando de Treno kun ĝia flava sablo. Ni daǔrigu nian promenadon kaj atingu la pinto de Monteno, fronte de la Longa Insulo. Tiu-ĉi insulo ofertas al la maristoj bonan ŝirmejon kontraŭ ĉiuj ventoj kaj mi memoras trapasi tie memorindajn noktojn…Per la pado de la doganistoj ni alvenas nun al la plaĝo de la fontoj ankaŭ nomita Nerbondik. Ĝi estas tute trankvila plaĝo ĉar malfacile atingebla per la veturiloj. Ĉu vi ne estas laca ? Do ni plu iru laŭlonge de la padoj. Jen estas la pinto de Pimbert sude de la insuleto Er Lanik. Ĉu vi vidas sur tiu ĉi insuleto starantajn ŝtonojn kiuj formas cirklon ? Tio estas kromleĥo, megalitika monumento fare de la Keltoj, antikva popolo kiu vivis ĉi-tie antaŭ 3 aŭ 4 miljaroj. Malantaŭ tiu insuleto estas la insulo de Gavrinis sur kiu estas ankaŭ megalitika monumento : tumulo aŭ kairno. Mirinda afero estas ke onidiras ke dum la vintra solstico la sun radioj lumigas la fundon de la ĉambro de tiu-ĉi kairno. Bedaŭrinde mi neniam kontrolis tion…Poste, la golfeto de Berno vidiĝas la pinto samnome. Kaj nun, ni alvenu al la pinto de Kerners kie staras bela pinejo kiu tiel bonodoras dum somero… De tiu-ĉi pinto ni vidas de sudo ĝis nordo, tri insulojn : Ten Hent, La Ĉevalino kaj Berder. Inter tiuj du lastaj impetegas la marfluoj :dum meztajdo la rapideco de la fluoj povas atingi 18 kilometroj hore. Etaj barkoj devas esti bone motorigitaj por kontraŭi tiun rapidecon ! Norde de tiu pinto de Kerners estas larĝa marspaco iom pli trankvila ol okcidente. La insulo Kreizik kion oni vidas antaŭ ni, estas fama ĉar kiam oni vidas ĝin de la pasejo de la Ĉevalino, ĝi aspektas kiel kuŝita drako aŭ dinaŭsoro kaj tio forte impresas la fremdajn turismojn…Kaj nun ni alvenas ĉe la ankrejo de Kerners kie restadas belajn velŝipojn. Alia flanko de tiu ankrejo estas la pinto Sankta Nikolaŭ. Ĉi tiu pinto prezentas aparta miraĵo kiu nomiĝas « barita sprono ». Tio estas arkeologita vorto kiu priskribas elstaraĵo da tero fare de la antikvaj popoloj, tri metrojn alta, 40 metrojn longa kiu protektas la loĝantoj de la fremdaj invadoj. Nun ĝi estas tute kovrita de arbaro tamen ankoraŭ videbla. Kiam vi atingas la fino de tiu pinto, fronte al vi, aperas la suda parto de la Insulo de Monaĥoj kaj funde de la sekvanta golfeto jen la tajda muelejo de Pen Castel. Kompreneble ĝi ne plu funkcias nun sed estas malfermita dum somero kaj akceptas muzeon…Ni daŭrigu nian promenadon kaj sekvas la padon laŭlonge de la golfeto kiu tie nomiĝas : Le Pul. Tie, la maro eniras profunde en la duoninsulo kaj la istmo inter Morbihana Golfo kaj Oceano larĝas nur 1200 metrojn kaj altas nur 3 metrojn super la marnivelo. Tio signifas ke, kazo de subita subakviĝo fare de cunamo la ekstremaĵo de la duoninsulo el Rhuys iĝus kompleta insulo ! Ankaŭ notindas ke orienta flanko de tiu golfeto estas okupita de ostrokulturistoj kie eblas gustumi ostrojn altabliĝante sur teraso borde de la Golfo. Plie, tiuj ostroj tre bongustas ! Kaj nun ni alvenas ĉe la pinto de Le Loĵo norde de kiu situas la insuleto de Branek kaj dekstre la insulo de Govihan. Oriente de tiu pinto estas la ankrejo kaj la sola en- kaj el-ŝipiĝejo de la duoninsulo sur la Golfo ; grava afero ĉar ĉi tie, dum somero, amasiĝas la turismaj kaj feriantaj maristoj el ĉiuj regionoj ! Nu, post golfeto, pinto vi dirus ? Jes ja, kutime vi pravus sed nun vi malvenkis ! Fakte, tiu-ĉi pinto kiun vi vidas nun estas ankaŭ duoninsulo! Jes: la duoninsulo de Brehuidik. Vidu, tie la tero larĝas nur 30 metrojn kaj altas nur 1 metro super la marnivelo! Alia flanko vi malkovru Le Lindin, kiu estas kvazaŭ lageto funde de kiu staras ankaŭ iu malnova tajda muelejo. Ni estas tie tute proksime de la vilaĝo de Brillac . Kaj nun ni piediras norden ĝis la pinto de la Urso de kie ni aprezas la vidpunkton je la insulo de Stibiden. Tie la pasejo mezuras nur 230 metrojn kaj la fluoj impetegas dum meztajdo, kvankam iomete malpli ol inter La Ĉevalino kaj Berder…Pli foren vi ekvidas la duan plej grandan insulon de la Golfo : la insulo de Arz kun ĝia pinta sonorilturo. Inter la insulo de Arz kaj la duoninsulo kuŝas tri insuloj : Ilur, Ilurik kaj Godek. Oriente de tiuj insuloj oni malkovras larĝan kaj trankvilan marspacon ĉar tie la fundoj malampleksas. Sed nun, mi iom timas lacigi vin per tiuj sinsekvoj de pintoj kaj golfetoj kiuj karakterizas la duoninsulon : vidu la mapon : post la pinto de la Urso estas tiuj de Bernon, de Bénance kaj ankaŭ duoninsulo de Truscat, la insulo de Tascon kion oni atingas nur dum malaltaj tajdoj ĉar dum aliaj momentoj ĝi estas tute ĉirkaŭata de la maro kaj finfine ni alvenas al la enirejo de la rivero de Noyalo. Fu ! Ĉu ni povas spiri ?!!Insuloj, duoninsuloj, golfetoj, rokoj, pasejoj, istmoj, kiom kompleksa estas la Golfo ĉu ne ?

Tamen mia priskribo ne estas finita : mankas la Oceana bordo…Do ni forlasu la enirejo de la rivero de Noyalo kaj iru suden kaj malkovru la pinto de Penvins. Vidu, tiu-ĉi loko ankaŭ estas mirinda ĉu ne ? La eta preĝejo de tiu duoninsulo (ankoraŭ unu) kun ĝia sesangula tegmento estas fama ĉe ĉiuj maristoj ĉar bone videbla de malproksime. Kaj de tie videblas la plej longan plaĝon de la komunumo : 4 km 500m longa. Se ni rigardas okcidenten ni ekvidas, malantaŭ la dunoj, la altajn turojn de la kastelo de Suscinio lokita centre de la marĉoj. Tiu mezepoka kastelo estis restarigita de la bretonia regiono kaj de la departemento. Vi vizitu tiun imponan monumenton, ĝiaj tegmentoj estas aparte belegaj kaj ĝiaj salonoj luksaj. Tiu kastelo fieriĝas nun multaj bretonanoj kaj sarzaŭ loĝantoj. Post tiu vizito ni trapasas laŭlonge de la strando de Roaligen kaj ni alvenas malantaŭ la haveneto de Sankta Jako. Tio estas bona ŝirmejo de la okcidentaj ventoj por la plezumotorŝipetoj. Nun la padoj iĝas iom pli malfacilaj ĉar la plaĝoj estas anstataŭataj per pli altaj klifoj ĝis la kabo de Granda Monto kiu surstaras la maron je 30 metroj. Tie, oni bone vidas la Ponantajn Insulojn nome Hoedik, Huat kaj Bela Insulo kaj ankaŭ la duoninsulon de Kiberon kiam la vetero estas bona kaj la aero pura. Nu, ni ĝuu la vidaĵon kaj ripozu dum kelkaj minutoj !...

Bone, ĉu tiu momento kuraĝigas vin ? Do, ni reprenu nian piediradon: nun la vojstreko malsupreniras iom post iom ĝis la bela plaĝo de Govelins kun ĝia blanka sablo kie la infanoj ĝoje ludas dum somero…Kiajn belajn memorojn ili provizas kaj enkapiĝas ĉi-tie ĉiujn jarojn!...

Ni lasu tiun plaĝon, trapasu kelkajn rokojn nomitaj Granda Rohu kaj denove lonĝigas alian plaĝon: tiu de Kerver. Kaj vidu: norde de la dunoj, tiu larĝa areo estas nun golfludejo kiu flankiĝas la vilaĝeto Net kiu estas la plej mallarĝa loko de la duoninsulo kiel mi jam diris. Sed tie estu atentema: ne maltrankviliĝŭ la naturistoj kiu svarmas ĉi-tie dum somero :Tumiak estas ilia vilaĝeto! Ankaŭ kelkaj rokoj kaj denove bela plaĝo de Fogeo antaŭ la fama talasoterapio kiu estis starigita de fama bretona biciklisto Louison Bobet. Nun ĝi apartenas al Kataranoj. Kelkaj paŝoj ankoraŭ kaj ni alvenas sur la lastan vidindaĵon de nia promenado, mi parolas pri La Eta Monto. Ankaŭ tie estas spuroj kaj de la Keltoj kaj de la Germanoj. La antikva kairno estis fortigita de la Germanoj dum la dua mondmilito kaj estas vizitebla dum la someraj monatoj. De tiu vidpunkto oni bone vidas la havenon Le Kruesty kiu entenas centojn da plezurvel-kaj-motor-ŝipoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj plezurhavenoj de Eŭropo…

Nu, post tiu tre longa promenado kaj atentema aŭskultado vi bone gajnis rajton vinbajni antaŭ la Granda Plaĝo de Port Navalo ! Fartu bone kaj nepre ne droniĝu !!!

 

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article