Litovanino vizitis nin

Publié le par DesVeys

Inter la  21an kaj 23an de aprilo, agrabla litovanino kaj sperta esperantistino Nijole Stakeniene, vizitis nian klubon.

  La 21an, tagmeze, mi rendevuis cxe Marite sekretarino de la klubo de Vannes, en Damgan, kie mi ekkonis Nijole. Sxi estas simpatia kaj afabla virino kiu sperte parolas la Esperantan lingvon.Ni agrable kunmangxis cxe Marite kun sxia edzo Johano, Ewa kaj Deneza du aliaj esperantistinoj el la klubo de Vannes.Poste mi veturis Nijole en Sarzeau kie la geedzoj Clopeau akceptis nin en la kulturcentro. Mi hejmeniris kun Nijole kaj vespere ni kunmangxis cxe Hélène.kaj sxia edzo kiuj bonvole akceptis la klubon en ilia domo. Mi aldonas ke du aliaj esperantistoj , la geedzoj Champeaux ankaux cxeestis.Ni trapasis agrablan vesperon kaj gxuis bonan mangxajxon preparita de la membroj de la klubo.
 La 22an mi veturis Nijole cxe la kastelo de Suscinio kaj ni kun la geedzoj Champeaux kune vizitis la kastelon. Sekvis la vizito de la abatejo de Sankta Gildas de Rhuys kie Geory, nia honorpresidento, bone klarigis la historion de Heloise kaj Abélard famaj francaj malfelicxaj verkistoj, al Nijole. De tie ni  iris kune gxis Arzon, kie ni denove kunmangxis en krespejo fronte de la maro. Post la tagmezmangxo, ni dispartigis kaj mi dauxre vizitigis la duoninsulon el Rhuys al Nijole antaux ol ni rehejmeniris.

  Fine, la 23an mi veturis Nijole antaux la pregxejo de Missillac kie ni rendevuis kun Sinjorino Lamy kaj Sinjoro Foucher kiuj gastigis Nijole dum la sekvantan tagon...

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article