UNIVERSALA KONGRESO

Publié le par DesVeys

Fine de julio 2015 mi gxoje partoprenis al mia unua Universala Kongreso en Lilo (Francio).

Kia bela kaj mirinda sperto! Tie cxeestis pli ol 2500 homoj el cxiuj landoj el la mondo kaj tiuj homoj gxoje renkontigxis kaj klare parolis inter ili kaj reciproke komprenis un la aliaj dank'al iu malestimata exc ignorita lingvo, kiu estas Esperanto.

Kvankam tiu lingvo kreinta antaux pli ol unu centjaro de genia pola kuracisto nomita L.L. Zamenhof, gxi preskaux nenie estis oficiale instruita de la diversaj gubernoj de la mondo krom en Hungario. Tamen, sole aux grupe, homoj lernis gxin kaj uzis gxin por sin bone interkompreni kaj amikigxi: cxu tio ne miras vin? Cxu tio ne estas pruvo de la universala bonvolema homaro vole akcepti kaj fraternigi la alia? Laux mi, tiu alproksimigxo inter homoj estas vera signo de bonvolemo kaj toleremo kaj estas bona signo dum tiu epoko kie ni vidas alie tiom da aliajn malbonajxojn...(Cxu necesas ke mi aludas al tiuj cent miloj da migrantoj kiuj devas forlasi siajn landojn pro la milito kaj kiuj devas trapasi multajn aliajn landojn antaux ol sin ripozi kaze ke tio sukcesos?..)

Tie, en Lilo, mi denove renkontis miaj nepalanaj amikoj: Narendra kaj Radjani Battarai kiujn mi gastis dum 2012, kaj ankaux tiun hungaran junulinon Veronika Poor kiu nun estas nomita direktorino de UEA (kia bela promocio, mi gratulas sxin!). Ankaux mi plezure interparolis kun Hori Jasuo, fama japana esperantisto kiu zorgis pri Esperanta Sumoo. Tio estas speco de internacia konkurso per kiu cxiu lundanto sin engagxigxas firme legi kelkajn pagxojn de libro libere elektita. Al tiu lasta Sumoo, partoprenis pli ol 200 homoj do tio estas granda sukceso por sinjoro Jasuo kaj mi kore gratulas lin. Dum tiu Kongreso, mi ankaux renkontis mian prizorgantinon Jitka kaj ni iom babilis kun plezuro.

Io aparte kortusxis min: tio estas mia eltrovo de la teatro de Bulonjo cxe la maro kie en 1905 Zamenhof mem malfermis la unua Universala Kongreso kaj la parolado de lia heredanto ,sinjoro Zalewski- Zamenhof kiu diris: "Mi ne memoris cxion kion li diris (parolante pri sia praavo) sed mi bone memoris ke li diris: tie renkontigxis ne Rusoj kun Angloj kun Germanoj kun Francoj sed Homoj kun Homoj."

Certe UK estas grava momento por la esperantistoj kaj tiu cxi kongreso forte impresis min: gxi restos eterne en mia koro.

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article